La Ora Testudo


Chiujare je la sama tempo sur malgranda insulo inter la kontinentoj la bestoj kaj la feoj el chiuj landoj kunvenas por okazigi grandan konferencon, kie ili interkonsilighas pri la aktualaj aferoj. "Mi...", diris la serpento, kiu en chi tiu iom malklara mateno reprezentis etan afrikan shtaton, "havas ion por deklari!" Kaj ghi sinplache chirkaurigardis en la auskultantan amason. "Nuuuu?", la egipta krokodilo oscedis kaj preparis sin por eldiri unu au du utile sonantajn komentariojn, nur por poste povi senghene dormi dum la resto de la kunsido. "La problemo, kiun ni traktu dum chi tiu tago", la serpento sen atento pri iu gheno siblis, daurigante sian paroladon "estas, ke ni ne komprenas unu la alian. Nur la plej kleraj el nia popolo scipovas paroli pli ol du lingvojn, sed neniam la samajn.".

La bestoj jam tre ofte evitis lerte trakti pri chi tiu demando, char estis tre malkomforte, pensi pri demandoj, kies respondon neniu scias. Ili nun trude koliziis kun tio kaj nervoze ekskrapis per la piedoj kaj ekflustris.

"Kaj?", nervoze demandis la Irlanda koboldo kaj turnis sian oran poton por eksidi (kiu pro la katastrofa monda ekonomia situacio enhavis nur unu butonon)."Ni ghis nun chiam venkis la problemojn, chu ne?". "Tio ne estas vera!", konstatis shafo el la skotaj altajhoj, kiu anstatauis Nessie, kiu ja malvarmumighis. "Ni ne kapablas disvastigi gravajn novajhojn. La koaloj en unu parto de la pluvarbaro ne scias ke brulas la alia parto. La fishoj mortas pro la akvomalpurigado el aliaj landoj char neniu informas ilin pri iu jhus venanta naftotajdo.

Kaj chiujare ni okazigantoj de chi tiu konferenco devas lotumi por trovi la akceptotan konferencan lingvon. Tion vi nomas ‘venki la problemojn’ ?" La shafo blekis por fortigi siajn vortojn, ekkushis kaj ekmachis denove.

Dum momento regis silento, kiam en la kapo de iu au alia eksterordinare pigra besto evoluis murdopensoj kontrau la malsperta shafo.Tiam subite decideme antaueniris la leono el Arabio: "Ni prenu mian lingvon!" Li levis la piedegon kaj demonstracie rigardis siajn ungegojn.

"Char mi estas la plej forta, la plej rapida kaj la plej danghera inter ni chiuj. Kaj estas natura legho, ke venkas la plej forta. Tiam nia problemo povas esti solvita. Chiu lernos mian lingvon kaj chiu komprenos la alian!" "Ho ne," replikis lacerto, pri kiu neniu ekzakte sciis, de kie ghi venis, "mia lingvo estos parolata. Mi estas la estajho kun la plej longa genealogia arbo. Krome mi devenas de la dinosauroj, do pro tiom da tradicio mi devas scii, kio estas bona!"

En la amaso ekaperis aplauda murmurado kaj la lacerto jhetis malestiman rigardon al la leono. "Kial ne la mian?", kriis alta vocho por supersoni la bruon, kaj kiam rinocero pashis flanken, kuniklo ekaperis. "Mi estas tre fekunda. Kaj ankau la lingvo de mia lando estos tia!" Unu hieno ridis, tial zebro batis ghian faukon per hufo. "Ankau mi estas tre fekunda. Do prenu mian lingvon!", singardeme proponis muso. "Kaj mian" , kriis vombato samtempe kun antilopo. "Kaj mian...", grumblis leopardo.

Baldau montrighis ke chiu besto kaj chiu lando volas disponigi sian lingvon, kiun la aliaj lernu, kaj ke neniu montris pretecon, forlasi sian propran starpunkton ech per nur unu pasho favore al la najbaro.

Nun, unu testudeto, kiu ech ne reprezentis landon, char ghi havis loghejon sur malgranda insulo, audis la kriadon kaj ekrampis malrapide, kiel la testudoj kutime faras, al la kunveno. Tie alveninte, ghi serchis la plej altan rokon de la chirkauajho kaj grimpis sur ghin. "SILENTON!", nekredebla blekego tremigis la bestojn, kaj chiuj rigardis, kvazau tirate per shnuro, al la eta makulo sur la granda shtono. La testudeto kontente ridetis kaj gratulis sin pro sia lauta vocho. "Mi pensas", ghi diris per alte levita vocho, "ke mi havas solvon por via problemo." Denove ridis la hieno, sed ghi tuj ankorau ghustatempe kashis sian dolorantan bushegon per la propra piedego por eviti denovan punbaton.

"Kial ne krei novan lingvon?", daurigis la testudeto sur sia roko. "Kial ne krei lingvon, kiu estas facile lernebla kaj facile prononcebla por chiuj estajhoj en la mondo? Unu lingvo, kiu ne malavantaghas kaj ankau ne avantaghas iun ajn landon?". Ghi rigardis la sube starantajn bestojn, kiuj rigide kaj perplekse rigardis ghin. Ghi esperis, ke ghia propono estos akceptita. "Kaj kiamaniere...", la leono komencis malrapide kaj kolere "...ni kreu chi tiun lingvon?" La testudeto faris triumfan movon kun la piedo, char dum sia malrapida migrado al la kunveno ghi ja povis profunde pripensi la aferon.

"Mi tion klarigos al vi." ghi komencis kaj paroladis dum multaj horoj, kaj ju pli ghi paroladis kaj klarigis la lingvon, des pli da bestoj estis allogataj al ghia ideo. "Grandioze", rimarkis la krokodilo. "Mirinde", diris la leono. "Ni rekompencu ghin!", decidis la irlanda koboldo. "Kompreneble", konsentis la bestoj. "Sed kiel?"

"Mi faros tion!", audighis energia vocho el la amaso, kaj la Hollywood-feino el Usono zumis supren al la shtono sur kiu la testudeto staris. Shi levis sian magian bastonon, diris kelkajn sorchajn vortojn kaj ora pluvo vershighis sur la korpon de la eta lingvo-eltrovinto, ghis ghi estis kovrita per oro de la kapo ghis la piedoj.

"Nun ni chiam agnoskos vin kiel nian plej grandan helpanton, kaj vi rajtas partopreni en chiu kunveno." deklaris la feino, kaj la amaso sub shi aplaudis. "Ne dankinde, ne dankinde." La feino riverencis kaj reflugis al sia origina loko. Sed la testudeto supre sur sia shtono ridetis per plej largha rideto kaj opiniis, ke entute ghi povis esti tre kontenta pri si mem.

Tiun veran okazajhon rakontis Katharina von Radziewsky en junio 2003, kaj Klaus Friese tradukis.

zurück / hejmen